Pekino urĝis Usonon ĉesi uzi religiajn demandojn interveni en internajn aferojn de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-19 14:18:18     Redaktoro:Yu

Ĉinio ĵaŭde forte atakis la renkontiĝon de usona prezidento Donald Trump kun tiel nomataj "ĉinaj viktimoj de religia persekuto", urĝante la usonan flankon ĉesi uzi religiajn demandojn interveni en ĝiajn internajn aferojn.

Responde al demando de raportisto pri la merkreda renkontiĝo de Trump kun tiuj homoj en la Blanka Domo, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en gazetara konferenco, ke estas pura enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio, ke la usona flanko invitis herezulojn de Falun Gong kaj tiujn, kiuj kalumnias la religiajn politikojn de Ĉinio, ĉeesti la tiel nomatan religian konferencon, kaj aranĝis la renkontiĝon kun la usona gvidanto. Lu diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta kaj firme oponas tian agon. Li diris, ke la situacio de tiel nomataj religiaj persekutoj ne ekzistas en Ĉinio, kaj ĉinaj civitanoj ĝuas la liberecon de religia kredo laŭ la leĝo. Li alddonis, "Ni postulas, ke Usono ĝuste rigardu la religiajn politikojn de Ĉinio kaj la statuson de religia libereco en Ĉinio, kaj ĉesu uzi la religian demandon enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin