Ĉina merkato de subkontrakta servo stabile kreskis en unua duonjaro

(GMT+08:00) 2019-07-19 14:26:32     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj ĵaŭde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke la ĉina industrio de subkontrakta servo stabile kreskis en la unua duono de 2019, ĉar la lando klopodas redukti la deficiton de servokomerco.

Ĉinaj kompanioj subskribis interkonsentojn pri subkontrakta servo kun la valoro de 709,98 miliardoj da juanoj (72,2 miliardoj da usonaj dolaroj) dum la periodo de januaro ĝis junio, je 29,3% pli ol la sama periodo de la lasta jaro.

Interkonsentoj pri forborda subkontrakta servo atingis 464,92 miliardojn da juanoj, kreskante per 34,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin