Ĉinio oponas intervenon de iu ajn lando aŭ organizo en aferojn de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-07-19 14:34:11     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke la aferoj de Honkongo estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj Ĉinio firme oponas intervenon de iu ajn lando aŭ organizo en la aferojn de Honkongo.

Estis raporto, ke antaŭ nelonge brita ĉefministro Theresa May faris la lastan prelegon antaŭ sia eksiĝo, esperante konservi bonajn ekonomiajn rilatojn kun Ĉinio. Tamen ŝi diris ankaŭ, ke ŝi plu esprimos opiniojn pri la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Britio.

Lu diris, ke ora epoko de ĉina-britaj rilatoj estas grava konsento atingita de gvidantoj de la du landoj, kaj se la du flankoj kune klopodos antaŭenigi la ĉina-britajn rilatojn laŭ la grava konsento, la rezulto certe konformos al interesoj de la du popoloj, tamen la brita flanko devas efektive agi por montri sian sincerecon konservi la ĝeneralan situacion de la interrilatoj.

Lu diris ankaŭ, ke rilataj partioj devas efektive respekti la suverenecon de Ĉinio kaj bazajn faktojn, sed ne interveni en la aferojn de Honkongo en ia ajn formo nek doni ŝirmon al perfortuloj perturbantaj la socian ordon de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin