Eŭropo ne devas eligi eraran signalon pri demando de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-07-19 19:03:04     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Parlamento ĵaŭde adoptis rezolucion pri Honkongo, neracie petante la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono nuligi akuzojn kontraŭ la tiel nomataj "pacaj protestantoj" kaj komenci enketon kontraŭ la polico. La rezolucio, kiu tute ignoras lastatempajn perfortaĵojn en Honkongo kaj estas indiferenta pri la sufero de lokaj policanoj, estas serioza provoko al la leĝa ordo de Honkongo kaj kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio. Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas la rezolucion.

Laŭleĝa regado estas angulŝtoto de la honkonga socio. Antaŭ nelonge iuj radikaluloj sturmis la domon de la Leĝdona Konsilio de Honkongo. Ili blokis vojojn, atakis policanojn kaj detruis publikajn instalaĵojn. Tiuj agoj estis planitaj kaj organizitaj kaj tute transpaŝis la bazlinion de paca esprimado pri petegoj. Iu ajn suverena ŝtato ne povas toleri tiajn agojn. Lokaj policanoj gardis maksimuman sindetenon dum leĝplenuma agado, tamen ili estis atakitaj de la tiel nomataj "protestantoj". Entute 13 policanoj vundiĝis. Fingroj de du el ili estis rompitaj.

Kruelaj agoj de tiuj radikaluloj estis forte kondamnitaj de la internacia komunumo. Sed iuj eŭropanoj fermis siajn okulojn antaŭ tiaj agoj kaj eĉ beligis ilin kaj senhonte petis la honkongan registaron nuligi akuzojn kontraŭ ili. Tiu ĉi estas duobla kritiko, malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj forŝiris la vualon de hipokrito de la leĝa regado de Eŭropo.

Antaŭ nelonge la nova Eŭropa Parlamento estis elektita. La rilatoj inter Ĉinio kaj la EU alfrontas novan oportunon en sia disvolvado. La adoptita rezolucio ne havas leĝan devigan forton, tamen ĝi eligis eraran signalon al la ekstero. Aferoj de Honkongo estas la internaj aferoj de Ĉinio. Iu ajn lando aŭ organizo ne rajtas interveni en la aferojn de Honkongo. Ĉinio urĝas Eŭropon renkonti ĝin duonvoje kaj protekti sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj per efektivaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin