Ĉina kaj usona estroj de komerca intertraktado telefone konversaciis

(GMT+08:00) 2019-07-19 19:18:50     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris vendrede, ke ĵaŭde vespere, ĉina vicĉefministro Liu He okazigis telefonan konversacion kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin laŭ interkonsento.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinia kaj estro de la ĉina flanko de la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, interŝanĝis opiniojn kun la usonaj oficialuloj pri efektivigo de konsento atingita de la du ŝtatestroj dum la pintkunveno de la grupo 20 en Osako.

La Ministerio de Komerco diris en deklaro, ke ili ankaŭ diskutis pri la sekva paŝo de konsiliĝo. Ankaŭ Zhong Shan, ĉina ministro pri komerco, aliĝis al la konversacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin