Ĉina kosma laboratorio Tiangong-2 reeniros teran atmosferon sub regado

(GMT+08:00) 2019-07-19 19:37:41     Redaktoro:Yu

Oficejo de la Ĉina Programo de Kunhoma Spacŝipo anoncis, ke la ĉina kosma laboratorio Tiangong-2 reeniros la teran atmosferon vendrede nokte laŭ pekina tempo.

La oficejo diris, ke la unua orbit-regado de Tiangong-2 estis finita ĵaŭde. La spacveturilo, en normala kaj stabila stato, funkciis en elipsa orbito kun la perigeo je 190 kilometroj kaj la apogeo je 370 kilometroj antaŭ la 5a horo kaj 30 minutoj vendrede postatgmeze.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin