Ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj refutis la rezolucion de EP pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-07-20 15:57:40     Redaktoro:Xiong

La 19an de julio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la rezolucio de la Eŭropa Parlamento (EP) pri Honkongo spitas faktojn kaj konfuzas nigron kun blanko, kaj ĝi faris komentaĉon kaj diktis siajn ordonojn al Honkongo pri ties laŭleĝa administrado kaj al la ĉina centra registaro pri ties politiko rilata al Honkongo. Kontraŭ tio Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kaj jam faris al ĝi seriozajn demarŝojn.

En la 18a de julio la Eŭropa Parlamento aprobis la rezolucion pri honkonga situacio, postulante ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono reprenu la revizion pri "Reguloj de Fuĝinta Krimulo" kaj forlasu akuzi manifestaciintojn kaj liberigu ilin.

En la gazetara konferenco Geng Shuang faris respondon al koncerna demando, dirante, ke la aferoj de Honkongo estas pure internaj aferoj de Ĉinio, iu ajn alilanda registaro, organizaĵo aŭ individuo ne havas rajton fari intervenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin