Irano deklaris reteni unu britan petrolŝipon

(GMT+08:00) 2019-07-20 17:44:08     Redaktoro:Xiong

La 19an de julio la Irana Revolucia Gvardio deklaris, ke ĝi retenis unu britan petrolŝipon en la markolo Hormuzo. La brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt diris, ke tio estas "neakceptebla".

En tiu tago la Irana Revolucia Gvardio deklaris, ke tiu ĉi brita petrolŝipo tiutage estis retenita pro tio, ke ĝi ne observis la internacian maran juron dum sia trapaso de la markolo Hormuzo, kaj nun la ŝipo jam estas transdonita al organizaĵo de maraj aferoj ĉe marhaveno por plua leĝa proceduro.

En la sama tago Hunt diris, ke tio estas "neakceptebla", ke Irano retenis britan petrolŝipon. Li diris ankaŭ, ke la brita registaro jam kunvokis urĝan kabinetan kunvenon, alvokante ke Irano garantiu navigan liberecon de koncernaj ŝipoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin