Japana reganta koalicio subtenas regadon de supera ĉambro

(GMT+08:00) 2019-07-22 13:16:58     Redaktoro:Yu

La japana reganta Liberal-Demokratia Partio gvidata de ĉefministro Shinzo Abe dimanĉe gajnis elekton de la supera ĉambra.

Abe diris en televida prorgamo, ke ili certigis la mandaton por stabila efektivigo de siaj politikoj, kaj ke tio estas lia intenco kaj la balotantoj agis kiel li atendis.

Sed por Abe kaj tiuj, kiuj subtenas revizion de la konstitucio, ŝlosilan elementon de la elekto de la supera ĉambro, la ne-atingo de la dutriona plimulto bezonata en la balotado por okazigo de nacia referendumo pri la afero estas bato.

La Liberal-Demokratia Partio kaj ĝia koalicia aliancano Komeito, kune kun aliaj fortoj subtenantaj la revizion, gajnis 81 sidlokojn en la balotado de la supera ĉambro. Entute, inkluzive de la nekontesteblaj sidlokoj, la koalicio kaj ĝiaj subtenantoj gajnis 160 sidlokojn, malpli ol la 164 sidlokoj bezonataj en la supera ĉambro por iniciati revizion de la paca konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin