Inaŭguriĝis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio

(GMT+08:00) 2019-07-22 12:37:53     Redaktoro:祃璟琳


Karaj amikoj, sekve de la deklaro de Mark Fettes, la prezidanto de UEA, solene inaŭguriĝis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando. Hodiaŭ ni elsendos al vi progrmeron pri la inaŭguro de la 104-a UK.

Al ĉi-jara UK ĉeestis 890 esperantistoj el 57 landoj. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Mark Fettes prezidis la inaŭguron kaj faris festparoladon. Tio estas lia lasta fojo prezidi la inaŭguron, ĉar baldaŭ finiĝos lia prezidanta mandato.

Reprezentante la familion Zamenhof sinjorino Magret Zalenski Zamenhof salutis la kongreson kaj dum ŝia parolado, estis surprizo por ŝi.

Ankaŭ reprezentantoj de multaj landaj asocioj salutis la kongreson en la inaŭguro.

La ĉeftemo de ĉi-foja UK estas Vivanta Naturo kaj Floranta Kulturo. En la venontaj kelkaj tagoj kadre de la 104-a UK okazos multaj programoj por esperantistoj de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin