Ĉinio publikigis blankan libron pri nacia defendo en nova epoko

(GMT+08:00) 2019-07-24 12:17:39     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede publikigis la blankan libron por ekspliki sian defensivan nacidefendan politikon en la nova epoko kaj ankaŭ la praktikon, celojn kaj signifon de la ĉinaj klopodoj por konstruado de potenca nacidefendo kaj forta armeo.

La blanka libro sub la titolo "Nacia Defendo de Ĉinio en la Nova Epoko" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por helpi la internacian komunumon pli bone kompreni la nacian defendon de Ĉinio.

La ĉefa korpo de la blanka libro estis dividita en ses sekciojn: la internacia sekureca situacio, la defensiva nacidefenda politiko de Ĉinio en la nova epoko, plenumado de la misioj kaj taskoj de la ĉinaj armitaj fortoj en la nova epoko, reformo en la nacia defendo kaj armitaj fortoj de Ĉinio, raciaj kaj konvenaj elspezoj por nacia defendo, kaj aktiva kontribuo al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Ĝi estas la 10a blanka libro pri nacia defendo, publikigita de la ĉina registaro ekde 1998, kaj la unua ampleksa de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012.

Ankaŭ kelkaj ciferoj estis uzataj en la blanka libro de 27 000 ideogramoj, kaj 10 tabeloj pri temoj kiel la detaloj de la defendaj elspezoj kaj internaciaj kunlaboraj agadoj de Ĉinio estis aldonitaj kiel apendicoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin