Xi prezidis 9an kunvenon de centra komitato pri profundigo de tutinkluziva reformo

(GMT+08:00) 2019-07-25 11:21:05     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis la naŭan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de tutinkluziva reformo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj estro de la centra komitato pri profundigo de tutinkluziva reformo, diris, ke profundigo de tutinkluziva reformo estas grava manifesto de la promeso de la KPĈ resti fidela al sia origina aspiro kaj sia komenca misio. Xi diris, ke kun profundigo de la reformo, necesas surŝultrigi pli da respondecoj, fari rapidajn sed konstantajn paŝojn kaj antaŭeniri senpaŭze. Reformoj devas esti integritaj kun la nuna eduka kampanjo de la KPĈ sub la temo "resti fidela al la komenca misio".

La kunveno reviziis kaj aprobis serion de oficialaj dokumentoj, inkluzive de plano pri kreo de nacia komitato de scienca kaj teknika etiko; gvidlinio pri fortigo de protekto de rajtoj pri intelekta proprieto; gvidlinio pri akcelo de la heredado, novigo kaj disvolvado de tradicia ĉina medicino; gvidlinio pri profundigo de la reformo de administro kaj konservo de kampara publika infrastrukturo; plano pri konstruado de naciaj kulturaj parkoj pri la Granda Muro, la Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou, kaj la Longa Marŝo.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, pli da klopodoj devas esti faritaj por plibonigi regulojn, administrajn mekanismojn kaj superrigardon de etiko en la kampo de scienco kaj tekniko. La kunveno vokis preni ampleksajn manierojn en protekto de intelekta proprieto, kiuj kombinas metodojn de leĝo, administro, ekonomio, teknologio kaj socia regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin