Fokusoj de la Semajno (Jul. 26)

(GMT+08:00) 2019-07-26 09:12:48     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede publikigis la blankan libron por ekspliki sian defensivan nacidefendan politikon en la nova epoko kaj ankaŭ la praktikon, celojn kaj signifon de la ĉinaj klopodoj por konstruado de potenca nacidefendo kaj forta armeo.

La blanka libro sub la titolo "Nacia Defendo de Ĉinio en la Nova Epoko" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por helpi la internacian komunumon pli bone kompreni la nacian defendon de Ĉinio.

Wang Jianfei, helpesploristo el la Strategia Instituto de la Ĉina Akademio de Militaj Sciencoj, diris, ke la blanka libro klare montras al la mondo strategian direkton, bazan persiston kaj mondan signifon de la nacidefenda kaj armea konstruado de Ĉinio.

La blanka libro diris, ke Ĉinio neniam serĉos hegemonion, ekspansion aŭ influsferon. Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo sen ricevo de almozoj el aliaj nek per partopreno en milita ekspansio aŭ kolonia rabado. Anstataŭe, ĝi disvolviĝis pro la diligenta laboro de la popolo kaj klopodoj por konservo de paco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis mesaĝon al Boris Johnson, gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel ĉefministro de Britio.

Li diris en sia mesaĝo, ke ĉina-britaj rilatoj subtenis bonan tendencon de disvolviĝo ĝenerale en la lastaj jaroj, kaj la du flankoj havis oftajn altnivelajn interŝanĝojn kaj atingis fruktodonajn rezultojn en kunlaboro kun diversaj kampoj.

La ĉina ĉefministro diris ankaŭ, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Britio, kaj surbaze de reciproka respekto kaj egaleco, li volas labori kune kun Johnson por profundigi politikan reciprokan fidon de la du landoj, vastigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, akceli stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj en la direkto de "ora epoko" kaj kontribui al protekto de multflankeco kaj libera komerco kaj konstruado de malferma monda ekonomio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde esprimis firman oponon al usonaj sankcioj kontraŭ ĉina firmao, dirante, ke Ĉinio protektos la legitimajn interesojn de sia kompanio kaj rezervos sian rajton preni pliajn agojn.

Hua faris la komenton responde al la anonco de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri efektivigo de sankcioj kontraŭ la ĉina firmao Zhuhai Zhenrong kaj ĝia ĉefadministranto. Ŝi diris, ke la ĉina flanko plurfoje emfazis, ke la normala kunlaboro efektivigita en la kadro de la internacia leĝo inter Irano kaj la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio estas racia kaj laŭleĝa kaj devas esti respektata kaj protektata. Usono ignoris la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉiuj partioj kaj arbitre uzis sankciojn, kaj tiaj rimedoj agas kontraŭ la nuna tutmonda tendenco.

Ŝi akcentis, ke Ĉinio forte urĝas Usonon tuj korekti erarajn praktikojn kaj firme protektos la legitimajn rajtojn kaj interesojn de siaj entreprenoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio konstante kaj firme kontraŭstaras usonan efektivigon de unuflankaj sankcioj kaj la tiel nomitan "long-brakan jurisdikcion", kaj oponas usonajn tiranajn agadojn de arbitra subpremo kontraŭ ĝiaj kompanioj laŭ usonaj enlandaj leĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin