Drinkado (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-26 16:33:48     Redaktoro:Li

Drinkado1

Tao Yuanming

Esperantigita de Wang Dayou

 

Mia domo estas konstruita en la homa mondo,

Tamen ĝi estas libera de rada kaj ĉevalhufa bruoj.

Se oni demandas min pri la kielo —

La kvieta koro kreas kvietan mondon.

Ŝirkolektante krizantemojn ĉe la orienta plektobarilo,

Mi promenigas miajn okulojn foren sur la Sudan Monton.

La monta aero estas freŝa tage kaj nokte,

Kaj la birdoj are reflugas ĉiu al sia nesto.

En tiaj aferoj mi trovas la veron de la vivo;

Volante diri al vi kiel, mi forgesis jam la vortojn.

 

1La aŭtoro skribis 20 poemojn titolitajn "Drinkado". Tiu ĉi estas la kvina inter tiuj poemoj. En tiu ĉi poemo la aŭtoro, kunfandante siajn sentojn kun la ĉirkaŭaĵo, folozofe kaj implicite esprimas sian noblan karakteron super la mondaj konsideroj kaj sian ardan amon al la naturo.

Pri la aŭtoro:

Tao Yuanming (365—427), kun adoltiĝa nomo Qian, naskiĝis en Caisang de Xunyang (sudokcidente de la nuna Jiujiang de la provinco Jiangxi). Naskita en malriĉa familio, li vaste legis librojn en sia infaneco. Malinklina enmiksiĝi en la ŝtatoficista rondo, li revenis al la kamparo por vivi kiel ermito dum la lastaj dudek jaroj. Liaj poemoj, eseoj kaj versaj eseoj enviciĝas inter la plej elstaraj literaturaj verkoj en la dinastio Jin. Liaj ĉ. 120 poemoj, plejparte kvinsilabaj, havis grandan influon sur la elstarajn poetojn de la dinastio Tang kaj Song, kiel ekz. Li Bai, Du Fu, Bai Juyi, Su Shi kaj Lu You.

 

饮酒(其五)

陶渊明

结庐在人境,而无车马喧。

问君何能尔?心远地自偏。

采菊东篱下,悠然见南山。

山气日夕佳,飞鸟相与还。

此中有真意,欲辨已忘言。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin