Paranojo de usonanoj kiel Michael Pillsbury estas pli kaj pli serioza

(GMT+08:00) 2019-07-29 13:06:03     Redaktoro:Xiong

Lastatempe, Michael Pillsbury, reprezentanto de usona agla frakcio pri politiko al Ĉinio, diris, ke Usono ne rigardis Ĉinion kiel malamikon, tamen klopode malhelpis Ĉinion anstataŭi ĝin kiel gvidanto de la mondo. Per ekzemplo "en 2049 la ekonomia totalo de Ĉinio estos trioble pli granda ol la usona", li diris, ke en tiu kondiĉo, Ĉinio regos ilin, kaj Usono fariĝos kolonio de Ĉinio. Li alarmis la publikon dirante tion sensacian.

Laŭ la plej novaj vortoj de Pillsbury, la viktim-paranojo de li estas pli kaj pli serioza. En 2015, li diris en la libro Centjara Maratono, ke Ĉinio faras centjaran ŝakludon por superi Usonon. Nome en 2049, okaze de la 100a datreveno de sia fondiĝo, la Ĉina Popola Respubliko fariĝos la plej granda lando de la tuta mondo anstataŭ Usono. Ĉifoje li disvolvis sian iluzion kaj diris, ke Ĉinio ne nur anstataŭos Usonon, sed eĉ kolonios Usonon. Tio malpurigis Ĉinion kaj minacis usonajn regantojn kaj popolon. Li faris sensacion konstraŭ Ĉinion.

La mensogo ne povas kovri la fakton. La celo de la disvolvado de Ĉinio estas alporti pli belan vivon por ĉinoj. Ĉinio ne interesas anstataŭi iu ajn landon. Tamen kelkaj usonanoj estas maltrankvilaj pri rapida disvolvado de Ĉinio, kaj eĉ suferas viktim-paranojon. Ili instigis homojn konstraŭi Ĉinion por protekti hegemonion de Usono.

Tiuj rimedoj estas senefikaj al Ĉinio. La paranojo ne povas malhelpi la disvolvadon de Ĉinio nek ĝiajn paŝojn profitigi la tutan mondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin