15a somera milita kampado de hongkongaj gejunuloj

(GMT+08:00) 2019-07-30 16:21:22     Redaktoro:Selena

En la 28a de julio en militista tendaro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo, la 15a somera milita kampado de hongkongaj gejunuloj okazigis ceremonion por fini ilian militan travivadon. Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefa administranto de la Hongkonga Speciala Administra Regiono, koncernaj respondeculoj, studentoj kaj iliaj gepatroj kune ĉeestis la ceremonion.

Carrie Lam diris en sia parolado, ke ŝi subtenas, ke ili partoprenas en la milita somera kampado por sin ekzerci kaj sin trejni en kulturado de gvidkapablo. Ŝi opiniis, ke tio estas tre valora travivaĵo.

Laŭ konigo, ĉijare la nombro de partoprenantoj pliiĝis de 500 ĝis 600 danke al subteno de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo. Tiuj studentoj ne nur estis trejnitaj sub instruado de militinstruistoj de la liberiga armeo en Hongkongo, sed ankaŭ faris vizitojn kaj partoprenis en prelegoj kaj prezentadoj.

Carrie Lam diris, ke ŝi estis fiera pri elstara prezentado de studentoj. Ŝi ankaŭ diris, ke ili certe lernas kaj profitas de la travivaĵo. Ŝi kuraĝigis ilin havi grandan ambicion, lerni unu al alia kaj kontribui al Hongkongo kaj la patrolando. Ŝi diris:

"Sub la aparta avantaĝo de `unu lando kun du socisistemoj`, Hongkongo profitas de rapida disvolviĝo de la ŝtato. Mi esperas, ke vi alte atentos disvolviĝon de la ŝtato en diversaj kampoj, posedos malferman animstaton al homoj kaj aferoj, aktive pliigos propran valoron kaj kontribuos por disvolviĝo de Hongkongo, la ŝtato kaj la mondo."

De julio de 2005, en kiu okazis la 1-a somera milita kampado, pli ol 4300 hongkongaj gejunuloj partoprenis en la aktiveco. La milita kurso pliigis interŝanĝojn inter militistoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo kaj lokaj studentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin