"Duobla normo" estas kutima taktiko de la okcidenta lando por interveni en internajn aferojn de aliaj landoj

(GMT+08:00) 2019-07-30 12:29:34     Redaktoro:Xiong

De la meza tagdeko de junio, okazis serio da perfortaj agadoj en Honkongo. Britaj kaj usonaj personoj uzis duoblan normon, fermis la okulojn al la perfortaj agadoj de radikaluloj kaj kritikis la laŭleĝan agadon de la honkonga polico. Ili kalumniis la ĉinan registaron pri febligo de liberoj kaj rajtoj de Honkongo. La plej nova ekzemplo estas, ke Eliot L. Engel, prezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, diris, ke li estas profunde maltrankvila pri la raportoj pri polica brutalaĵo kiel respondo al pacaj protestoj en Honkongo kaj ke akuzoj pri perforto de polico dum la pasintaj semajnoj malbriligis la internacian reputacion de Honkongo pri bona regado kaj senpartia justico. Proparolanto de la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono dimanĉe bedaŭris kaj firme oponis la falsajn rimarkojn de usona kongresano pri la traktado de lastatempaj protestoj fare de la honkonga polico. La proparolanto diris en deklaro, ke de post la reveno en Honkongo, la centra registaro sin devontigis al la principoj de "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administras Honkongon" kaj alta aŭtonomeco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono rigore laŭ la konstitucio kaj la Baza Leĝo. Ĝuste pro tio, Honkongo konservis prosperon kaj stabilecon, kaj honkonganoj ĝuas senprecedencajn vastajn rajtojn.

Laŭ opinioj de Engel, nur perforto dum protesto en okcidentaj landoj estas perforto, tamen tiu en Honkongo estas "paca protesto". Li metis nepravigeblan postulon al la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono "respekti liberecojn pri parolado kaj kunveno" kaj nuligi akuzon kontraŭ "pacaj protestistoj". Ili rigardis radikalulojn kiel "batalantojn por homaj rajtoj kaj libero". Tiu duobla normo reflektas hipokriton kaj malmoralecon de Engel.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin