Novaĵoj  (Julio 30)

(GMT+08:00) 2019-07-31 16:23:56     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 30a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: proparolanto de la centra registaro vokas honkonganojn oponi kaj rezisti perforton; fakuloj diris, ke Ĉinio estas firma protektanto kaj konstruanto de internacia leĝo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Yang Guang, proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, faris la alvokon en gazetara konferenco en Pekino.

Yang diris, ke la disvolviĝo de la situacio en Honkongo, precipe la perfortaj agoj de malgranda nombro da radikaluloj, severe difektis la honkongan ĝeneralan situacion de prospero kaj stabileco, severe defiis la laŭleĝan regadon kaj socian ordon de Honkongo, grave minacis la sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de honkongaj loĝantoj, transpasis la bazlinion de "unu lando, du sistemoj", kio estas absolute netolerebla.

Yang aldonis, ke neniu civilizita socio sub laŭleĝa regado povas toleri senbridan perforton, kaj li esperas, ke honkongaj loĝantoj havos klaran konscion pri la graveco de la nuna situacio, kondamnos la malbonfarojn kaj krimojn de la radikaluloj kaj malhelpos al ili damaĝi Honkongon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis plialtigi kvaliton kaj akceli egalecon de baza edukado por kontentigi la publikon.

En sia instrukcio al nacia kunveno pri baza edukado lunde en Pekino, Li diris, ke la lando devas doni pli da subteno al disvolvado de edukado en malriĉaj regionoj, certigi ekvilibran disvolviĝon de deviga edukado kaj trakti problemojn, ekzemple tiun pri infanoj de malriĉaj familioj, retiriĝintaj el lernejoj. Li diris, ke klopodoj estos faritaj por certigi, ke infanoj de migraj laboristoj ricevu devigan edukadon en lokoj, en kiuj iliaj gepatroj laboras, disvolvi antaŭlernejan edukadon, vastigi la kovradon de mezlerneja edukado, antaŭenpuŝi interret-edukajn servojn, plibonigi sekurecon de lernejoj kaj garantii salajrojn de instruistoj.

Oficialaj donitaĵoj montris, ke novaj industrioj kaj novaj komercaj formoj kaj reĝimoj ludis pli gravan rolon en la ekonomia kresko de Ĉinio en 2018.

La Nacia Statistika Buroo dimanĉe diris en deklaro, ke ĉi tiuj novaj ekonomiaj motoroj okupis 16,1% de la kontribuo al la malneta enlanda produkto de la lando en la lasta jaro, pli multe je 0,3 procentpunkto ol en la antaŭa jaro. La deklaro diris, ke la novaj motoroj kreskis je 12,2% ĝis 14,54 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,11 duilionoj da usonaj dolaroj) en 2018. Ilia kresko estis pli alta je 2,5 procentpunktoj ol tiu de la malneta enlanda produkto.

Pluraj fakuloj kaj kleruloj diris lunde, ke Ĉinio ĉiam estas firma protektanto kaj konstruanto de internacia leĝo, kaj ke nun, fronte al la internacia situacio kun granda ŝanĝiĝo nevidebla en jarcento, Ĉinio devas kunigi manojn kun aliaj evoluantaj landoj por defendi internacian leĝon kaj justecon kaj antaŭenigi la kernajn valorojn de paco, disvolvado kaj kunlaboro.

Tiutage en Pekino okazis internacia seminario kun la temo "Internacia Leĝo sub Granda Ŝanĝiĝo: Rolo de Evoluantaj Landoj". La ĉeestantoj okazigis profundajn diskutojn ĉirkaŭ la temo. La forumo okazigita sub la aŭspicioj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Ĉina Societo de Internacia Leĝo, kaj ĝin ĉeestis juraj oficialuloj el pli ol 80 evoluantaj landoj kaj iliaj diplomatoj en Ĉinio, reprezentantoj de la UN, Internacia Tribunalo pri la Leĝo de la Maro, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj Azi-Afrika Leĝ-Konsiliĝa Organizo, ĉinaj kaj alilandaj fakuloj.

Sani Mohamed, estro de la Afrika Instituto pri Internacia Leĝo, diris, ke Ĉinio kondukis Afrikon al la internacia komunumo, kaj helpis al ili fariĝi parto de internacia ordo, kaj ili dankas Ĉinion por ĝia rolo en protekto kaj konstruado de internacia leĝo kaj monda ordo.

Abdulqawi Ahmed Yusuf, prezidanto de la Internacia Kortumo de Justico, opiniis, ke "sudaj landoj" devas kunigi manojn por antaŭenigi kunlaboron de internacia leĝdono pri ekonomio, inkluzive pri malpermeso al apliko de aŭ minaco per devigaj rimedoj en komerco kaj investado.

Lunde, la 29an de julio en Bangkoko malfermiĝis la 52a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj kaj kunven-serio de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).

La kunveno daŭros de la 29a de julio ĝis la 3a de aŭgusto. Merkrede, la 31an de julio okazos la malferma kunveno de la 52a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha faros paroladon en la kunveno. Ĉirkaŭ la celo de la pintkunveno de la asocio "akceli partnerecon kaj realigi daŭripovan disvolviĝon", la ĉeestantoj retrorigardos, diskutos kaj antaŭenigos ĉiujn diskuttemojn kaj klopodos solvi iujn regionajn demandojn. Dume okazos ankaŭ kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la dek membroj de la asocio, la 20a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj la dek membroj de la asocio, la 9a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno, kaj la 26a kunveno de altrangaj oficialuloj de la regiona forumo de la asocio.

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump sabate havis telefonan konversacion kun brita ĉefministro Boris Johnson, kaj la du flankoj konsentis plifortigi ekonomiajn rilatojn inter la du landoj post la retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

La Blanka Domo diris, ke tio estis la unua oficiala kontakto de la du gvidantoj de post la enoficiĝo de Johnson kiel brita ĉefministro. La deklaro diris, ke ili diskutis pri la graveco plifortigi la specialajn rilatojn inter la du landoj kaj konsentis profundigi kaj vastigi la duflankajn ekonomiajn rilatojn tuj post la retiro de Britio el la EU.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde publikigis deklaron, dirante, ke eŭropaj landoj devas plenumi la Komunan Ampleksan Agadplanon pri la irana nuklkea demando, alie Irano sin retiros el pli da promesoj sub la interkonsento,

Proparolanto de la ministerio Abbas Mousavi diris, ke ili ankoraŭ atendas efektivigeblajn rimedojn de eŭropaj landoj por efektivigo de la nuklea interkonsento. Mousavi diris, ke Irano estas serioza pri plua haltigo de la nuklea interkonsento. Li aldonis, ke se daŭros la situacio, ke interesoj de Irano ne povas esti protektataj, la venontaj agoj de Irano superos la antaŭajn.

Dimanĉe en Vieno okazis speciala kunveno de la komuna komitato de la nuklea interkonsento. Ĉiuj partioj reasertis en la kunveno, ke ili serĉos traktadon de demandoj koncernaj al efektivigo de la interkonsento en la kadro de la komuna komitato por garantii kompletan kaj efikan efektivigon de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin