Ĉina ĉefministro emfazas kvaliton kaj egalecon de baza edukado

(GMT+08:00) 2019-07-30 13:18:09     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis plialtigi kvaliton kaj akceli egalecon de baza edukado por kontentigi la publikon.

En sia instrukcio al nacia kunveno pri baza edukado lunde en Pekino, Li diris, ke la lando devas doni pli da subteno al disvolvado de edukado en malriĉaj regionoj, certigi ekvilibran disvolviĝon de deviga edukado kaj trakti problemojn, ekzemple tiun pri infanoj de malriĉaj familioj, retiriĝintaj el lernejoj.

Li diris, ke klopodoj estos faritaj por certigi, ke infanoj de migraj laboristoj ricevu devigan edukadon en lokoj, en kiuj iliaj gepatroj laboras, disvolvi antaŭlernejan edukadon, vastigi la kovradon de mezlerneja edukado, antaŭenpuŝi interret-edukajn servojn, plibonigi sekurecon de lernejoj kaj garantii salajrojn de instruistoj.

Vicĉefministro Sun Chunlan diris en la kunveno, ke la instrukcio de Li estos fidele efektivigita. Sun diris, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas enlistigi bazan edukadon kiel prioritaton, preni efikajn rimedojn por efektivigi la politikojn de la centra registaro kaj plifortigi la kontroladon de lernejoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin