Trump kaj Johnson interparolis pri retiro de Britio dum sia unua telefona konversacio

(GMT+08:00) 2019-07-30 13:52:55     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump sabate havis telefonan konversacion kun brita ĉefministro Boris Johnson, kaj la du flankoj konsentis plifortigi ekonomiajn rilatojn inter la du landoj post la retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

La Blanka Domo diris, ke tio estis la unua oficiala kontakto de la du gvidantoj de post la enoficiĝo de Johnson kiel brita ĉefministro. La deklaro diris, ke ili diskutis pri la graveco plifortigi la specialajn rilatojn inter la du landoj kaj konsentis profundigi kaj vastigi la duflankajn ekonomiajn rilatojn tuj post la retiro de Britio el la EU.

La 24an de julio, Johnson oficiale enoficiĝis kiel brita ĉefministro. Kiel gvidanto de britaj oficialuloj subtenantaj la retiron el EU, Johnson plurfoje emfazis, ke Britio devas fini procezon de la retiro, eĉ se la kosto estos seninterkonsenta retiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin