Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-07-30 20:21:19     Redaktoro:Yu

Marde en la taja ĉefurbo Bangkoko, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj Retno Marsudi.

Wang diris, ke la ĉina flanko atribuas grandan gravecon al la internacia statuso kaj rolo de Indonezio; la du flankoj estas amikaj najbaroj; la duflanka kunlaboro havas vastan perspektivon. Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia indonezia paralelulo Joko Widodo atingis novan gravan konsenton en renkontiĝo dum la osaka pintkunveno de la grupo 20, kaj ke la ĉina flanko volas labori kun la indonezia flanko por fari bonan preparon pri venontaj gravaj altnivelaj interŝanĝoj kaj antaŭenpuŝi la duflankan kunlaboron al nova nivelo. Li aldonis, ke baldaŭ malfermiĝos la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno, kaj la ĉina flanko volas unuiĝi kun Indonezio kaj ĉiuj aliaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por fortigi kunlaboron, fokusiĝi pri Orient-Azio kaj Azio kaj kune akceli prosperon kaj stabilecon de la regiono.

Retno diris, ke Indonezio volas oftigi altniveajn interŝanĝojn kun Ĉinio, akceli politikan reciprokan konfidon kaj daŭre antaŭenpuŝi disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke prezidento Joko atendas viziti Ĉinion kaj ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Import-Ekspozicion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin