Artikolo de Xi pri memreformo de KPĈ estos publikigita

(GMT+08:00) 2019-07-31 18:51:19     Redaktoro:Yu

Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri memreformo de la partio estos publikigita ĵaŭde en la 15a numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis la membrojn de la KPĈ resti fidelaj al la komenca misio de la partio kaj antaŭenpuŝi ĝian memreformon.

La artikolo diras, ke la longtempa regado de la partio postulas dediĉon al ĝiaj originaj aspiro kaj misio kaj ankaŭ la spiriton de memreformo. La KPĈ estas politika partio armita per marksismo, kaj la originaj aspiro kaj misio de la partio ĉiam estas serĉi feliĉon por la ĉina popolo kaj rejunigi la ĉinan nacion, kio estas enkorpigita en la konstantaj klopodoj de la partio. La artikolo emfazas, ke forta spirito de memreformo estas bezonata por resti fidela al la origina aspiro kaj firme konservi la mision en la memoro, kaj memreformo de la partio alfrontas malfacilajn kaj longperiodajn taskojn kaj neniu penso pri paŭzo aŭ ripozo estas permesata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin