Eŭritmio kaj Esperanto—Intervjuo al Tali Wandel (parto 1)

(GMT+08:00) 2019-07-31 10:52:46     Redaktoro:祃璟琳

Parto 1: Kio estas eŭritmio?

TW=Tali Wandel

AM=Alessandra Madella

Saluton! Mi estas Alessandra Madella. Mi estas en la UK de Finnlando kun Tali Wandel el Israelo. Ŝi estas eŭritmistinokaj ŝi tre afable konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri sia laboro pri eŭritmio kaj Esperanto.

AM: Saluton, Tali.

TW: Saluton, Alessandra.

AM: Mi havas kelkajn demandojn por vi. Kio estas eŭritmio?

TW: Eŭritmio estas tre speciala movo-arto. Ĝi videbligas la movojn de la parolo kaj la muziko. Antaŭ ol mi klarigas tion, mi nur diru mallonge, ke ĝi estis evoluita el la antropozofia esploro kaj koncepto de la homo kiel korpa, anima kaj spirita estaĵo kaj en sia bazo tiel ĝi rilatas al la mondo ĉirkaŭ ĝi. Do mi nun klarigos kiamaniere ĝi esprimas la parolon kaj muzikon. Mi antaŭdiru ke, kiam mi en ĉiutago parolas aŭ kantas, mi komencas movon en miaj konceptoj, en miaj pensoj. Mi pripensas ion, mi emocie reagas al ĝi kaj kiam mi volas min esprimi voĉe, okazas movoj en mia tuta korpo. Tiujn movojn ni kutime koncentrigas en niaj parol-orgenoj: voĉ-kordoj, lango, dentoj, lipoj. Tiam ni movigas la aeron kaj la aero faras la sonon kaj tiel fariĝas aŭdebla parolo. En eŭritmio okazas, ke ni ne koncentrigas tiujn movojn en niaj parol-orgenoj, sed ni lasas ilin flue esti esprimataj tra la movoj de niaj korpoj. Tiel la movo malantaŭ parolado fariĝis videbla. En ĉiu tago vi povas vidi kelkajn restaĵojn de tio, ekzemple kiam homoj parolas kun siaj manoj por apogi la paroladon aŭ en opero kiam oni kantas kaj la brakaj esprimoj akompanas la sonon.

Rudolf Steiner (1861-1925), la iniciinto de eŭritmio, komparis tiajn bazajn ĉiutagajn esprimojn al babiladetoj de beboj, kiam ili eksperimentas per sonoj en la movo. Eŭritmio estas kiel la plene prononcita parolado de plenkreskulo, se mi esprimas parolon per la movo. Mi donas ekzemplon, por ke tiu iĝu pli klara. Por prononci la vocalon "o", mi kreas rondan formon per miaj lipoj. Kiam la aero en miaj pulmoj trapasas tiun formon, venas la sono "o". Do la forma mova principo de tiu sono "o" estas la rondo. Kaj kiam mi volas esprimi "o", mi povas krei tiun rondon per ajna movo, kiun mi faras: per miaj brakoj, per mia movo en la spaco, eĉ per miaj fingroj. Ĝi estas la mova aspekto de ĝi.

AM: Kiel Steiner inventis eŭritmion?

TW: Li fakte ne inventis, sed malkovris. Mi iom parolos pri li. Kiel infano li havis grandan scivolemon pri kiel la mondo funkcias kaj ekzistas. Tiu scivolemo portis lin al studado de la natur-sciencoj—fiziko kaj matematiko ktp. Samtempe tiaj ekzistaj demandoj portis lin ankaŭ al filozofio kiel ilo por kompreni kio okazas, kio estas tiu mondo. Li multe studis la grandajn okcidentajn filozofojn. Li estis tre inspirita de Goethe kaj mem evoluigis sian propran linion de pensado, kiel li poste esprimis en unu el siaj baz-libroj, La filozofio de la libereco, ankaŭ legebla en Esperanto. Steiner havis percepton de la spirito en la mondo kaj kiam li estis rigardanta homojn aŭ fenomenojn, li povis vidi la spiritan originon de la fizikaj aferoj en la mondo. Kiam li vidis homojn parolantajn, li povis vidi specialajn movojn, kiuj okazis en ili kaj rilatis al kiel funkcias la mondo.

Necesas diri, ke Rudolf Steiner estis instruisto. Li okupiĝis pri pedagogio kaj poste fondis tutan edukad-sistemon, nuntempe konata kiel la Waldorf-edukado, Steiner-edukado aŭ antropozofia edukado. Sed kiel edukanto li ne rakontis ion, kion li ne estis pridemandita. Li ĉiam atendis, ke iu demandu al li ion kaj nur tiam li rakontis. Sed en la kazo de eŭritmio estis por li malfacile atendi tion. Li iam havis prelegon pri kiel la parolo estas la origino de la afero kaj pri kiel per parolo kreiĝis la mondo. En tiu prelego ĉeestis anino de la antropozofia movado, kiu okupiĝis pri movo. Li venis al ŝi fine de la prelego kaj demandis: "Ĉu mi povus danci tion?" Tio estis en 1908. Tiu ĉi virino respondis: "Mi pensas, ke eblas danci ĉion!" Li restis staranta tie, atendanta ion, sed ŝi nenion demandis kaj li nenion pludiris.

Nur poste en 1912 unu ano de la antropozofia movado forpasis kaj li havis filinon 18-jaraĝan, kiu volis komenci havi profesion kaj ke ĝi estu ia movo-arta profesio. Sed ŝi sciis, ke ŝia panjo ne permesis tion. Kiam forpasis tiu ano de la altropozofia movado, lia vidvino venis al Rudolf Steiner por iom paroli pri la forpasinto kaj kiel fari. La konversacio atingis ankaŭ ŝian filinon kaj la demandon, kiun ŝi havis. Estis tiu vidvino, kiu demandis al Rudolf Steiner ĉu li eble povus inventi mov-arton aŭ mov-praktikon, kiu povas apogi la sanon de unu de la spiritaj partoj de la homo, pri kiuj Steiner rakontis. Tiu estas la vivo-korpo. Steiner respondis: "Ĝoje kaj volonte! Ni tuj komencu!" Do li komencis labori kun tiu-ĉi filino de la vidvino kaj la forpasinta movadano. La movoj, kiujn li malkovris al ŝi kaj povis eniri tion, jam okazis en la korpoj de ĉiuj homoj, kiam ili aŭ aŭdis parolon aŭ mem parolis. Eŭritmio faris ilin arte videblaj.

AM: Kiuj estas la uzoj de eŭritmio?

TW: Unue ĝi estas sceneja arto prezentita antaŭ publiko. Ĝi estas la kulmino de ĉiuj artoj. Ĝi estas certe mova, kiel movanta arkitekturo. Oni skulptas la spacon dinamike. Ĝi estas ja esprimo de poezio, ĉar oni esprimas tion, kio vivas en la parolo. Ĝi povas ankaŭ esprimi teatrajn aŭ dramajn pecojn, kiam oni kombinas ekzemple eŭritmiajn esprimojn kun tiuj karakteroj en teatraĵo, kiuj havas eble pli spiritan naturon. Ni ankaŭ ja esprimas muzikon, pro tio, ke la movoj funkcias kiel muziko en la homa harmonio, arkitekture. Ĉiu parto de la muziko aŭ de la parolo havas iun movon, aŭ personan aŭ fakan, kiu esprimas ĝin. Ekzemple kiam mi laboras pri muzika ero, mi studas la muzikajn notojn. Kiaj notoj estas tie? Kiaj intervaloj? Kiuj kordoj? Kiel finiĝas la muzika frazo? Ĉiu tio influas la konstruon de la ero. Ĉu ĝi estas minora, ĉu ĝi estas maĵora. Ĉio move aspektas aliel. Sed tio ne povas esti nur mova afero. Ĝi devas esprimi la homan animon, kiam ĝi kantas aŭ parolas. La direktoj havas ian objektivan esprimon. Ekzemple, kio estas la anima esprimo de iri antaŭen aŭ iri malantaŭen? Kiel tio rilatas al maĵoro kaj minoro? Tio ne povas esti nur teknika afero. La animo devas esti vivanta tie. Kiam publiko rigardas eŭritmian spektaklon, ĝi devas vidi kiel ĝi plene vivas en homa animo, kiam oni vivas tiun ĉi muzikaĵon aŭ parol-tekston. En tiu senco, eŭritmio estas bazita sur la harmonia esto de la korpaj, animaj kaj spiritaj aspektoj de la homo kune kun la mondo ĉirkaŭe.

Ĝi ankaŭ estas esprimo de pentraĵo, ĉar oni laboras per koloroj. En la animo ĉiu koloro havas alian impulson. Ekzemple la ruĝo havas reziston kiel formon. La bluo aliflanke estas enhavanta, sonĝanta, spiranta. La flava estas radianta kaj veka. Ĉiuj estas kiel animsentoj, sed estas ankaŭ movoj, kiuj esprimas ilin. Mi povas esprimi iun tekston laŭ kolora enhavo. Ekzemple ruĝo estas tre forta kaj rezista. Aŭ estas teksto en bluo, se ĝi estas sonĝema. Ideale por ĉiu movo, kiun mi farus, ni devus kolorigi la tutan spacon per ia koloro. Por fizike akompani tion estas specialaj vestaĵoj por diversaj poemoj. Ni kutime ŝangas la vestaĵojn por ĉiu poemo. Ideale, se ni povus, la vestaĵoj ŝanĝus koloron por ĉiu silabo aŭ frazo laŭ la anima etoso. Por iel fari tion videbla, oni uzas specialan lumon, kiu lavas la tutan scenejon. Ĝi ne estas kutima. Ĝi ne estas tia direkta lumo de linio. Ĝi estas kiel kolorigo de la tuta scenejo, kiel pentraĵo. Kiam la eŭritmistoj moviĝas laŭ la enhavo de la teksto aŭ muziko, la tuta koloro de la scenejo devas ŝanĝi laŭ la anima enhavo, de kio estas esprimata. Do ĝi inkluzivas la koloran arton.

Ĉiuj tiuj artoj kvazaŭ volas space montri tion, kio vivas en la homo. Do eŭritmio estas tre saniga praktiko por la praktikantoj, sed ankaŭ por la vidantoj mem.

AM: Kiel eŭritmio estas saniga arto?

TW: Ĉar eŭritmio devenas el homa strukturo, el tuta koncepto korpa, anima kaj spirita. La praktiko de tiu harmonia movo fortigas la homon kaj helpas lin trovi ekvilibron. Ekvilibro estas io dinamika, kiu kreiĝas ĉiun momenton denove rilate al la situacio. Kiam oni paŝas, ni ĉiam denove devas trovi ekvilibron en ĉiu momento. Ni estas starantaj sur unu piedo ĉiam, farante iun paŝon. Por ĉiu persono ekvilibron signifas ion alian, ĉar ni ĉiuj havas aliajn inklinojn. Ekzemple, eble estas homo, kiu estas tro rigida en siaj movoj. Kaj eŭritmio povas helpi lin iom pli moliĝi. Povas esti persono, kiu estas tro fluida en siaj movoj. Kaj eŭritmio povas helpi lin trovi ian fortecon kaj ne nur flui ĉiam. La interesa afero estas, ke, ĉar tiu mov-maniero estas direkte tuŝanta la animon, tio ne estas nur teknika mova afero, sed ĝi ankaŭ influas pli personajn aferojn.

Ekzemple, en la unua jaro de miaj studoj mi praktikis la movon de la sono "i". Nia instruistino Jan Ranck, tiam la reĝisorino de la Jerusalema Eŭritmia Akademio, kie mi studis, havis kun ni tiun lecionon. La korektoj kaj indikoj, kiujn ŝi donis al ni, temis nur pri nia movo. Ŝi diris al ni: "Ne movu ĉiun parton de via korpo aparte. Movu ĝin samtempe, same kiel la suno, kiu lumigas la ĉielon harmonie. Ŝi ne lumigas unue nur tiun parton kaj poste tiun alian parton, sed la tutan ĉielon samtempe. Tiel vi vekiĝu al la 'i'". Ŝi nur indikis niajn movojn, sed ni komprenis per kio ŝi diris, ke ankaŭ al la vivo rilatas ni tiel per niaj pensoj, niaj agoj. Mi mem komprenis, ke tio ne nur temas pri kiel mi movas min, sed pri la rilato inter kiel mi estas en mia plej profunda homeco. Tio estas bona maniero montri kiel la arto mem bone farita povas redoni la sanon. Ĝi refortigas la naturajn fluojn, kiuj konstruas nin kaj ekzistas ankaŭ en la naturo mem. Nuntempe ili mankas en ni, ĉar ni pli kaj pli kiel homoj apartiĝas de la naturo kaj de ĝiaj ritmoj. Tio influas nian sanon korpe, sed ankaŭ niajn konceptojn kaj emociajn sentojn. La praktiko vivi eŭritmion povas doni al ni inspiron por denove rekontakti kun la fortoj, kiuj laboras en la naturo. Tio povas fortigi la bazan san-staton je ĉiuj niveloj.

AM: Koran dankon, Tali. Tio estas tre interesa. Se vi havas tempon, ni povas daŭrigi nian paroladon pri la rilato inter eŭritmio kaj edukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin