La historio kaj realo pruvis, ke ne estas venkanto de komerca milito. Nur kunlaboro estas la unika ĝusta elekto de Ĉinio kaj Usono. En la fino de junio en la renkontiĝo en Osako, ĉina kaj usona ŝtatestroj konsentis rekomenci la ekonomian kaj komercan konsiliĝon sur la bazo de egaleco kaj respekto. Sub tiu fono, la 12a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono havas la gravan signifon por daŭrigi tion, kion la antaŭuloj faris, kaj malfermi novajn perspektivojn.
Laŭ rezulto de ĉifoja konsiliĝo, la du flankoj ne evitis sensivan kaj tiklan demandojn. Ili interŝanĝis opiniojn pri gravaj demandoj de komuna zorgo, kio prezentis praktikan sintenon por solvi la diverĝon.
En ĉifoja konsiliĝo, la du flankoj decidis okazigi la venontan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en septembro en Usono. Laŭ informo, antaŭ la venonta konsiliĝo, la ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj konsiliĝos en aŭgusto. Tio montras, ke la du flankoj volas teni la tendencon de la konsiliĝo kaj klopodos solvi la diverĝon.