La ekspozicio pri beleco de Dunhuang inaŭguriĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-08-01 11:09:09     Redaktoro:Xiong

Matene en la 15a de julio en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, inaŭguriĝis la ekspozicio pri beleco de Dunhuang, nome la ekspozicio pri artaj verkaĵoj de Chang Shuhong kaj Chang Shana. Sume pli ol 200 verkaĵoj estas ekspoziciitaj ĉifoje. La ekspozicio enkorpiĝas la kerna spirito "protektado kaj daŭrigado de la kulturo de Dunhuang".

Chang Shuhong kaj Chang Shana estas famaj ekspertoj pri la kulturo de Dunhuang. Chang Shuhong faris grandan nombron da laboroj por protekti la kulturon de Dunhuang. Nome li estis nomata kiel "garda dio por Dunhuang". Chang Shana estas influita de ŝia patro kaj laboras por vastigi la kulturon de Dunhuang. Ŝi miksigis tradician kulturon kaj modernan bezonon por daŭrigi la kulturon de Dunhuang.

Laŭ konigo, la ekspozicio daŭros ĝis la 15a de septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin