Fiŝisto-modeloj sur rivero

(GMT+08:00) 2019-08-05 12:34:12     Redaktoro:Xiong

La geedzoj Tang Linglong kaj Shao Zhuliang, vilaĝanoj el la distrikto Xiaya de la urbo Jiande de la provinco Zhejiang estas fiŝisto-modeloj iom fame konataj ĉe-loke. Ĉiutage ili boatas sur la rivero Xin'an kaj fariĝas fokuso sekvata de fotamatoroj. Ambaŭ origine tenis komercon en la urbo Jiande; kiam, ĉ. en 2010, loka kampara turismo vigle leviĝis, ili decidis reveni al la hejmovilaĝo, remigi fiŝboaton, prezenti la fiŝistan vivon, kiun ili bone konas jam de sia infanaĝo. De majo ĝis septembro estas vigla sezono de turismo. Preskaŭ en ĉiu tago ili faras boatadon je du fojoj: matenan kaj vesperan, en ĉia vetero. Ili diris, ke tamen estas inde kaj lukri ĉirkaŭe kaj aldoni guston al la hejmlokaj pejzaĝoj, kvankam necesas fari klopodon.

La fiŝisto-modelo Tang Linglong prezentas la ĵeton de reto.

Shao Zhulian zorgas pri sia dorlotata hundo Dandan dum paŭzo

La fotoj estis en la 18a de julio faritaj de la fotografisto-raportisto Weng Xinyang de la novaĵagentejo Xinhua.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin