Ĉina kaj kolombia ŝtatestroj promesis plialtigi duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-08-01 12:26:35     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta kolombia prezidento Ivan Duque Marquez merkrede promesis levi dulandajn rilatojn al nova alto.

La jaro 2020 markas la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la latinamerika lando.

Dum ilia interparolo en la Granda Popola Halo en Pekino, Xi diris, ke la patro de Duque, kiel membro de la tiama kolombia registaro, firme subtenis la decidon forĝi diplomatiajn ligojn antaŭ 40 jaroj kaj atestis la naskiĝon de la dulandaj rilatoj.

Xi vokis ambaŭ landojn intensigi altnivelajn interŝanĝojn kaj interŝanĝon de regadaj spertoj, profundigi reciprokan politikan fidon, reciprokan komprenon kaj reciprokan subtenon. Ĉinio plu subtenos Kolombion en antaŭenigo de la paca procezo kaj postkonflikta rekonstruo. Li ankaŭ instigis ambaŭ landojn plu esplori potencialon por pragmata kunlaboro, firmigi kunlaboron en tradiciaj kampoj kaj vastigi ĝin al novaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas Kolombion partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo por realigi la akordiĝon de disvolvaj strategioj de ambaŭ flankoj. Li vokis la du flankojn plifortigi interpopolajn interŝanĝojn, kune protekti la nunan internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno, antaŭenpuŝi reformon de tutmondaj regadmekanismoj kaj fari pli da klopodoj por helpi la ekonomian tutmondigan procezon fariĝi pli malferma, inkluziva kaj ekvilibra, kaj disvolviĝi al kungajnaj rezultoj.

Duque esprimis gratulojn pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke li admiras la elstaran estrivon kaj eminentan internacian influon de Xi kaj volas lerni la regadan sperton de Ĉinio. Li aldonis, ke la du landoj festos la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj en februaro de 2020, kaj li esperas plilongigi duflankajn rilatojn kaj vastigi kunlaboron en kampoj inkluzive de ekonomio kaj komerco, energio, infrastruktura konstruado, konektiteco, cifereca ekonomio kaj kreemaj industrioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin