Nova ĉina-usona altnivela komerca konsiliĝo faris gravan paŝon antaŭen

(GMT+08:00) 2019-08-01 12:52:46     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la taja ĉefurbo Bangkoko, ke la 12a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo faris gravan paŝon antaŭen en nova procezo.

Wang faris la rimarkojn merkrede en gazetara konferenco post renkontiĝo kun taja ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai. Wang diris, ke la nova konsiliĝo markis efektivigon de la konsento atingita de la du ŝtatestroj en Osako, Japanio, kaj ankaŭ respondis la alvokon de la internacia komunumo.

Wang diris, "Ni opinias, ke se la du flankoj konsiliĝos surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj konsideros unu la alian pri gravaj zorgoj, reciprokprofita interkonsento estos atingita, kio konformas ne nur al la interesoj de Ĉinio kaj Usono, sed ankaŭ al komunaj interesoj de ĉiuj aliaj landoj de la mondo. Li diris, ke la rekomenco de ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo pruvis denove, ke kiom ajn komplikaj estas la problemoj inter la du landoj aŭ kiom ajn akraj estas iliaj malkonsentoj, ambaŭ flankoj bezonas kaj devas komunikiĝi per vidalvida dialogo por trovi taŭgan solvon. Li aldonis, "Ni devas ankaŭ konscii, ke malgraŭ diverĝoj, estas vasta spaco por kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin