Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 02)

(GMT+08:00) 2019-08-01 17:25:04     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) konsentis plifortigi rilatojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la membroj de la asocio en Bangkoko merkrede.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la kunveno, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kunlaboraj platformoj gvidataj de ĝi ludis nemankigeblan rolon por konservi socian stabilecon kaj ekonomian kreskon en la orient-azia regiono meze de profundaj tutmondaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la rilatoj kun la asocio, kiu fariĝis ligilo de regiona kunlaboro, kaj la du flankoj ĉiam antaŭeniris man-enmane depost la starigo de la dialoga partnereco antaŭ 28 jaroj, precipe depost la establiĝo de la strategia partnereco antaŭ 16 jaroj. La du flankoj sin dediĉis al praktika kunlaboro kaj laboras por reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, kondukante duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova alto.

Wang diris, ke konsiliĝoj pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro estas aktive antaŭenigita kaj la unua legado de unuopa projekto de ĝia teksto por intertraktado finiĝis antaŭ la planita tempo. Li aldonis, ke ĝi montras la firman kredon de koncernaj landoj konstrui regionajn regulojn kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Ĉinio marde reasertis sian oponon kontraŭ la multflankigo de la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF), dirante, ke Usono devas plu evidente redukti sian stokon de nukleaj armiloj konforme al ekzistantaj traktatoj anstataŭ transigi devojn al aliaj landoj.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono lunde forte rekomendis novan strukturon inkluzive de Usono, Rusio, Ĉinio, Britio kaj Francio okaze de eksvalidiĝo de la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj, dirante, ke landoj ekster la traktato ankoraŭ grandigas armilaron.

La Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj estas misila pakto subskribita de Vaŝingtono kaj Moskvo en la fino de 1987 por malhelpi vetarmadon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio zorgas pri kaj oponas kontraŭ la ebla forlaso de la traktato pro unuflanka retiro de Usono. Ŝi urĝis Usonon kaj Rusion solvi diverĝojn per dialogo kaj fari sian plejeblon por konservi la pakton. Ŝi akcentis, ke Ĉinio neniel konsentos pri multflankigo de la traktato, kaj ke multflankigo de la traktato, kiu estas duflanka esence, tuŝas politikajn, militajn, jurajn kaj aliajn kompleksajn demandojn.

La ĉina misio al la Ĝeneva Oficejo de la UN informis, ke ĝis la vendreda vespero de la lasta semajno, 50 landoj subskribis la leteron al prezidanto de la Homrajta Konsilio kaj la alta komisaro pri aferoj de homaj rajtoj de la UN, esprimante sian subtenon al la pozicio de Ĉinio pri la demando de Xinjiang, kaj ankaŭ delegitoj de iuj aliaj landoj aparte sendis leterojn aŭ publikigis gazetarajn komunikaĵojn, respondante aŭ subtenante la pozicion de Ĉinio.

La ĉina misio diris, ke tio plene montris la publikan komenton de la internacia komunumo pri la atingoj de Xinjiang en praktiko de homaj rajtoj, batalo kontraŭ terorismo, kaj forigo de ekstremismo. La intenco de iuj okcidentaj landoj fabriki famojn kontraŭ Ĉinio kaj subpremi ĝin en la nomo de "homaj rajtoj" neniam sukcesos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin