Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2019-08-01 18:56:36     Redaktoro:Yu
Ĵaŭde en la taja ĉefurbo Bangkoko ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo.

Wang diris, ke lastatempe Pompeo diris, ke Ĉinio kaj Usono havas malsamajn valorojn, tamen estas komunaj interesoj por la du flankoj, kaj ili povas kunlabori en multaj kampoj. Li aldonis, ke ankaŭ la ĉina flanko opinias, ke ambaŭ devas fortigi komunikadon, redukti misjuĝojn kaj serĉi vojon al komuna gajno por si kaj ankaŭ por la tuta mondo. Wang urĝis la usonan flankon strikte observi la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunikaĵoj kaj singarde trakti demandojn rilatajn al Tajvano. Li esperis, ke la du flankoj grandigos kunlaboron en diversaj kampoj, kaj ke la usona flanko liveros oportunojn anstataŭ krei obstaklojn por personaraj interŝanĝoj de la du landoj.

Pompeo diris, ke la renkontiĝo de usona prezidento Donald Trump kaj ĉina prezidanto Xi Jinping en Osako, Japanio, montris la direkton por plua disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj ke li reasertas, ke Trump kaj la usona registaro ne intencas malhelpi la disvolvadon de Ĉinio, kaj volas konduki vastan kunlaboron kun Ĉinio kaj esperas, ke la usona-ĉina ekonomia kaj komerca konsiliĝo estos antaŭenigita glate. Li aldonis, ke la usona flanko strikte observos plu la tri usona-ĉinajn komunikaĵojn kaj la politikon de unu Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin