Centra televido malfermis militan kanalon de nacia defendo

(GMT+08:00) 2019-08-01 19:15:09     Redaktoro:Yu

La Centra Televido de Ĉina Komunikila Grupo oficiale malfermis la militan kanalon de nacia defendo ĵaŭde, la 1an de aŭgusto, okaze de la 92a datreveno de la fondiĝo de la Liberiga Popola Armeo.

La debuto de la nova kanalo estas grava agado de Ĉina Komunikila Grupo por diskonigi kaj ekspliki la penson de Xi Jinping pri fortigo de la armeo kaj ankaŭ novigema praktiko por plifortigo de diskonigo kaj raportado pri nacia defendo kaj armea konstruado. Entute 26 malsamaj programoj, inkluzive de novaĵoj, dokumentaj filmoj, prezentadoj kaj televidaj dramoj estos elsenditaj ĉiutage de la 6a horo ĝis la 24a horo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin