Ĉinio forte oponas usonan planon pri aldonaj tarifoj sur ĉinaj produktoj

(GMT+08:00) 2019-08-02 18:21:29     Redaktoro:Selena
Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco vendrede faris rimarkojn responde al raporto, ke Usono planas meti 10-procentajn aldonajn tarifojn sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. La proparolanto diris, ke la usona konduto severe malobservas konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en renkontiĝo en Osako, Japanio, devias de ĝusta vojo kaj ne utilas al solvado de demando. Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme oponas kontraŭ la usona plano. Se Usono efektivigos la planitajn aldonajn tarifojn, Ĉinio prenos necesajn kontraŭrimedojn por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo.

Ĉinio ĉiam opinias, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj esperas, ke Usono korektos siajn erarojn kiel eble plej frue, solvos demandojn surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj revenos al la ĝusta vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin