Taja ĉefministro intervidiĝis kun ĉina ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-08-02 09:56:33     Redaktoro:Xiong
Ĵaŭde en ĉefministrejo en Bangkoko, taja ĉefministro Prayuth Chan-ocha intervidiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Prayuth petis Wang transdiri sincerajn salutojn al ĉinaj gvidantoj kaj esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Prayuth diris, ke Tajlando kaj Ĉinio havas longtempan amikecon. La nova registaro de Tajlando tenas daŭrecon de politiko al Ĉinio kaj laboras por disvolvi fortajn rilatojn kun Ĉinio.

Wang transdiris sincerajn gratulojn de ĉinaj gvidantoj al Prayuth kaj gratulis lin pro la refoja elektiĝo kiel ĉefministro de Tajlando kaj la establo de la nova registaro. Wang diris, ke Ĉinio kaj Tajlando havas tradician amikecon. La efiko de la Zono kaj Vojo konstruita de la du landoj estas elstara. Tio ne nur profitigas la du popolojn, sed ankaŭ helpas akceli konektitecon kaj disvolvadon de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin