Restoracio de rostita anaso, kie oni povas vidi Imperiestran Palacon

(GMT+08:00) 2019-08-02 13:22:52     Redaktoro:Shanshan

Sijiminfu estas fama restoracio de Pekino pro rostitaj anasoj. Unu el ĝiaj filioj situas apud la orienta pordo de la Imperiestra Palaco. Kiam homoj manĝas rostitan anason en tiu ĉi restoracio, ili povas rigardi la pitoreskan pejzaĵon de la palaco.

Ĉiutage multaj homoj vicatendas antaŭ la restoracio por gustumi la frandaĵojn kaj rigardi la pejzaĵon. Rostita anako ĉitie ne estas multe kosta. Unu rostita anaso kostas 228 juanojn, se duono nur 128 juanojn, kun pankukoj, legomoj, sugero kaj saŭcoj, kiuj kune manĝeblaj kun la anaso.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin