Ĉinio kaj EU konsentis protekti iranan nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-08-02 12:47:49     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) ĵaŭde konsentis plu protekti la Komunan Ampleksan Agadplanon, aŭ la iranan nuklean interkonsenton, dum renkontiĝo inter ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca Politiko Federica Mogherini en la taja ĉefurbo Bangkoko ĵaŭde.

Rilate la iranan nuklean demandon, ambaŭ flankoj konsentis ankaŭ protekti multflankecon kun la UN kiel la centro kaj oponi la kampanjon de "maksimuma premado", kaj alvokis koncernajn partiojn konservi sindetenon kaj malebligi eskaladon de la situacio.

Rilate la rilatojn inter Ĉinio kaj la EU, Wang diris, ke Ĉinio volas vidi sukcesan ŝanĝiĝon de gvidantaro de institucioj de la EU, kaj atendas, ke la EU akiros pli grandan atingon en akcelo de integriĝo kaj traktado de defioj. Li aldonis, ke Ĉinio subtenos stabilecon kaj kontinuecon de siaj politikoj pri la EU kaj donos kontinuan subtenon en la eŭropa integriĝa procezo, por la unueco kaj kreskado de la EU, kaj pli grava rolo de Eŭropo en internaciaj aferoj.

Mogherini diris, ke la nova gvidantaro de la EU plu atribuos gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kaj efektivigi la konsenton de la gvidantoj, por vastigi konektitecon inter la EU kaj Ĉinio kaj akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Ambaŭ flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj inkluzive de la afgana demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin