Eksvalidiĝo de Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj pliigas tutmondan sekurecan riskon

(GMT+08:00) 2019-08-02 13:39:43     Redaktoro:Yu

Kun la fino de la sesmonata procezo anoncita de Usono por retiro el la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj, la pakto oficiale eksvalidiĝis vendrede, la 2an de aŭgusto. La retiro, kiu estas plia enkorpigo de la unuflanka kaj hegemonia politiko de Usono, certe malfortigos reciprokan strategian konfidon inter grandaj landoj, intensigos vetarmadon en fokusaj regionoj kaj alportos novan riskon al la monda sekureco.

La Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj estis subskribita de Usono kaj tiama Sovetunio. Laŭ la traktato, la du landoj ne devus plu posedi, fari aŭ provi terbazitajn krozmisilojn kaj balistajn misilojn kun la atingopovo de 500 ĝis 5 500 kilometroj kaj paf-instalaĵojn. Ĝi estis rigardata kiel la plej sukcesa interkonsento pri armila regado dum la Malvarma Milito kaj ludis pozitivan rolon por kunordigi strategian ekvilibron inter la du landoj, malpliigi riskojn de konfrontiĝo kaj malebligi disvastigon de nukleaj armiloj.

Sendube, la retiro de Usono el la traktato kaŭzos multoblan detruon al la tutmonda sekureca situacio. Unue, tio vundos rilatojn inter Usono kaj Rusio. Due, Eŭropo kiel la ĉefa batalkampo de la rivalado inter la du landoj eltenos grandan sekurecan riskon. Usono lokis en orient-eŭropaj landoj sistemojn de misiloj celantaj Rusion, kaj Rusio certe prenos kontraŭrimedojn, kio akrigos la rusan konfrontiĝon kun la Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Krome, la azi-pacifika sekureca situacio fariĝos pli kompleksa. Okzaos regiona vetarmado, se Usono lokos pli da mezdistancaj kaj longdistancaj misiloj en la azi-pacifika regiono.

Usono kelkfoje intencis tiri Ĉinion en siajn dialogon kaj interkonsenton kun Rusio. Ĉinio esprimis firman kaj tute klaran oponon kaj akcentis, ke ĝi ne volas implikiĝi en konsuman vetarmadon, kaj ke se la ekstera sekureca situacio malboniĝos, ĝi certe prenos rilatajn rimedojn por efike sekurigi naciajn sekurecajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin