Japanio decidis nuligi favoran komercan statuson de Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2019-08-02 14:04:30     Redaktoro:Yu

Japanio vendrede decidis forstreki Sud-Koreion el la listo de landoj rajtigitaj al simpligitaj eksportaj proceduroj.

La kabineto de ĉefministro Shinzo Abe aprobis planojn pri forigo de Sud-Koreio el la "blanka listo" de landoj, levante riskojn en la akra diplomatia kverelo inter la najbaroj.

Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Hiroshige Seko diris en gazetara konferenco, ke la forigo de Sud-Koreio el la listo validiĝos la 28an de aŭgusto post necesaj enlandaj proceduroj.

Japanio jam streĉis regulojn en la komenco de la lasta monato pri sia eksportado al Sud-Koreio de tri materialoj gravaj por fabrikado de memorblatoj kaj montriloj, kiuj estas la ĉefapogantoj de la sud-korea eksportado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin