Usona televido elsendis dokumentan filmon pri mildigo de malriĉeco en Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-02 16:27:05     Redaktoro:Yu

Dokumenta filmo "Voĉoj el la Frontlinio: la Milito de Ĉinio kontraŭ Malriĉeco", produktita de Ĉina Komunikila Grupo, kiu interpretas alcelan malriĉec-mildigon de Ĉinio el la perspektivo de fremdlandanoj, estis elsentita de la kalifornia televido de la usona publika televid-reto al la publiko en la pinthoroj de la 31a de julio.

Estis la unua fojo, ke ĉefa amaskomunikilo en Usono elsendis dokumentan filmon pri la klopodoj de Ĉinio por elimino de malriĉeco.

Robert Lawrance kuhn, fama usona specialisto pri Ĉinio kaj gajninto de la Medalo de Amikeco pri Reformo de Ĉinio, estis invitita de Ĉina Komunikila Grupo kiel programestro kaj verkisto por la filmo. Ĉina-usona teamo sub la gvidado de fama usona reĝisoro Peter Getzels, gajninto de la premio Emmy, turnis la filmon.

La filmo unuafoje registris la procezon de taksado de tria partio pri mildigo de malriĉeco. Ĝi vere reflektas la grandan atingon de Ĉinio en la klopodoj por elimino de malriĉeco kaj samtempe rivelas ekzistantajn problemojn. La teamo trairis la provincojn Guizhou, Gansu, Xinjiang, Shanxi, Sichuan kaj Hainan kaj vizitis lokajn familiojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin