Maksimuma premado tute ne povas solvi demandojn

(GMT+08:00) 2019-08-02 19:17:00     Redaktoro:Yu

Nelonge post la 12a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, la usona flanko denove levis la bastonon de tarifo, minacante meti 10-procentajn aldonajn tarifojn sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 1a de septembro. La movo severe malobeas la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en renkontiĝo en Osako, Japanio, devias de la ĝusta vojo kaj ne utilas al solvado de demando. Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme oponas kontraŭ la usona plano. Se Usono efektivigos la planitajn aldonajn tarifojn, Ĉinio prenos necesajn kontraŭrimedojn por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj la fundamentajn interesojn de la popolo.

Retrorigardante la ĉina-usonan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la pasintaj pli ol unu jaro, oni povas trovi, ke premado dum intertraktado estis la konstanta rimedo de Usono. Sed faktoj pruvis, ke tiu ĉi taktiko, kiu tute ne efikas al Ĉinio, ne nur rompos la malfacile akiritan oportunon por rekomenco de la konsiliĝo, sed ankaŭ ne utilas al solvado de demando kaj malakordo.

La 12a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo estis la unua vidalvida dialogo inter la du teamoj post interrompo en pli ol du monatoj. Ambaŭ flankoj konfesis, ke ili havis konstruemajn interŝanĝojn, kaj konsentis okazigi la venontan konsiliĝon septembre en Usono, kaj subteni intensan labornivelan konsiliĝon en aŭgusto. La internacia komunumo atendas, ke la du flankoj subtenos la tendencon de dialogo surbaze de egaleco kaj reciproka respekto laŭ la konsento de la du ŝtatestroj.

Sed Usono denove levis la bastonon de tarifo, deviante de la ĝusta vojo. La ĉina flanko ĉiam agis laŭ siaj promesoj kaj serioze efektivigis la konsenton de la du ŝtatestroj. Estis tute senbaza la usona akuzo, ke neniom progreso estis farita de Ĉinio en la aĉetado de pli da usonaj agrikulturaj produktoj kaj regado de la drogo Fentanyl. Fakte, ekde la 19a de julio, ĉinaj entreprenoj komencis novajn aĉetojn de usonaj agrikulturaj produktoj, inkluzive de sojfaboj, porkaĵo kaj kotono kaj demandis usonajn kompaniojn pri prezoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin