Sin turni al sofismo kaj forpuŝi sian respondecon

(GMT+08:00) 2019-08-05 20:01:56     Redaktoro:Xiong

La 4an de aŭgusto Peter Navarro, komerca konsilisto de la usona Blanka Domo, asertis, ke Ĉinio nepre finos la tielnomatajn "sep kulpojn", nur tiam Usono nuligos la tarifojn aldonitajn sur varojn de Ĉinio. Krome li ankaŭ diris, ke Usono nun preparas sin por la septembra intertraktado inter Ĉinio kaj Usono. Unuflanke, Usono svingas la klabon de komerco kaj samtempe teksas elpensitajn "kulpojn" por Ĉinio, dum aliflanke volontas daŭrigi intertraktadon kun Ĉinio, ĉu tio, en logiko, ne estas stranga?

La tielnomataj "sep kulpoj" elmetitaj de Navarro koncerniĝas pri protekto de intelekta proprieto, transigo de tekniko, subvencio por ŝtataj entreprenoj, dominado de fentanilo kaj aliaj. Ĉiuj tiuj estas distorditaj, kaj fakte ili estas nur kliŝoj nigrigi Ĉinion.

Ekzemple, en la lastaj jaroj Ĉinio rimarkinde progresis rilate al protekto de intelekta proprieto, kaj al tio la internacia komunumo donas ĝeneralan rekonon. En la lasta tempo la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto (MOIP) publikigis la rangoliston de la monda novig-indico por 2019, kaj laŭ ĝi Ĉinio sidas en la 14a loko en la mondo flanke de protekto de intelekta proprieto, dum en 2018 ĝi viciĝis en la 17a loko. Pro tio Francis Gurry, ĝenerala direktoro de MOIP, donis altan takson al Ĉinio: "Ĉinio jam fariĝis gvidanto en la sistemo de la monda intelekta proprieto."

Kaj alian ekzemplon ni vidu. Tio estas "dominado de fentanilo". Nuntempe en Ĉinio jam 25 specoj de fentanilo estas laŭklase dominataj, eĉ pli ol tiuj difinitaj de UN, dum en ĝi estas nur 21 specoj de fentanilo regataj. Kial en Usono fentanilo estas senbride disvastiĝantaj? Ĉar en Usono estas la tradicia kutimo ĝenerale preni dolormildigan medikamenton, kaj cetere, en Usono oni ne havas bonefikan rimedon malhelpi la disvastiĝon de narkotaĵoj. Do la problemon, kiun Usono suferas, ne kaŭzas Ĉinio.

La faktoj instruas al ni, ke la tielnomataj "sep kulpoj" eldiritaj de Navarro tute estas elpensitaj kaj senbazaj. Neniu el la "sep kulpoj" povas sin pravigi. Iuj usonaj personoj intencas nur miskulpigi kaj nigrigi Ĉinion, ĉar ili ne volontas preni sur sin respondecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin