Pafado en Ohio mortigis 10 homojn kaj vundis 16

(GMT+08:00) 2019-08-05 10:26:19     Redaktoro:Xiao

La polico de la urbo Dayton en usona ŝtato Ohio dimanĉe konfirmis, ke la pafado okazinta ĉe la alproksimiĝo de la tagiĝo mortigis almenaŭ 10 homojn, inkluzive de la pafanto mem, kaj vundis 16 aliajn.

La polico ankoraŭ ne publikigis identecon de la pafanto nek sciis pri lia motivo. Nun la Federala Buroo de Esplorado helpas la policon esplori la okazaĵon.

Tio estas refoja amaspafado ene de la 24 horoj en Usono. Sabate antaŭtagmeze 21-jara blanka viro pafis al senkulpaj homoj, mortigante almenaŭ 20 homojn kaj vundante pli ol 20 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin