Honkonga registaro neniel povas toleri kontraŭleĝajn agojn

(GMT+08:00) 2019-08-05 12:19:43     Redaktoro:Yu
Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris dimanĉe, ke lastatempaj protestoj en Honkongo multe transpaŝis la limojn de pacaj kaj raciaj protestoj, kaj la regiona registaro kaj la publiko neniel povas toleri tiajn agojn sub iu ajn cirkonstanco

Responde al la malboniĝanta situacio de lastatempaj protestoj, la proparolanto diris en deklaro, ke kruda malobservo de leĝo, senbrida detruado de publika paco kaj perfortaj atakoj kontraŭ la polico damaĝos la socion, ekonomion kaj popolan vivtenon de Honkongo.

La proparolanto diris, ke lastatempaj protestoj organizitaj en la nomo de esprimado de postuloj intensigis kontraŭleĝajn kaj voj-blokajn agojn. Li diris, ke manifestaciantoj malice faris seriozajn kontraŭleĝajn agojn, inkluzive de perfortaj atakoj en malsamaj distriktoj, atako kontraŭ policanoj kaj estigo de incendio. Manifestaciantoj plue blokis ambaŭ vojojn de la tunelaj tuboj de la Submara Tunelo de Hong Hom kaj gravajn ĉefvojojn kiel la strato Lung Cheung, kaŭzante gravajn malfavorajn influojn al la publiko.

La honkonga registaro ankaŭ alvokas la ĝeneralan publikon esti sur siaj postenoj kaj ŝategi la malfacile akiritan statuson de internacia financa centro, stabilan ekonomian bazon kaj diversan kaj inkluzivan socian medion de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin