Obstrukciĝo de komerco de agrikulturaj produktoj entute estas la kulpo de Usono

(GMT+08:00) 2019-08-06 18:49:17     Redaktoro:Xiong

Ke antaŭ nelogne Usono proklamis plani aldoni tarifojn je 10% sur ĉinaj varoj de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, tio serioze rompas la komunan komprenon, kiun akiris ĉina kaj usona ŝtatestroj en la renkontiĝo en Osako. La Komisiono pri Dogana Tarifo sub la Ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis, ke ĉinaj koncernaj entreprenoj provizore ĉesas aĉeti de Usono agrikulturajn produktojn, kaj cetere, al la usonaj agrikulturaj produktoj komercotaj post la 3a de aŭgusto Ĉinio provizore konservas sian rajton aldoni tarifojn.

Tio estas alprenitaj de Ĉinio necesaj rimedoj kontraŭ Usono, kiu refoje levis la klabon de tarifo. Propre Ĉinio kaj Usono povas sin komplektigi reciproke en agrikultura sektoro, kaj disvolvi komercon de agrikulturaj produktoj konformas al la komunaj interesoj de la du partioj. Post kiam ĉina kaj usona ŝtatestroj renkontiĝis en Osako, Ĉinio, laŭ sia bezono kaj merkataj principoj, akiris nemalmulte da progresoj en la aĉeto de usonaj agrikulturaj produktoj: fine de julio 2,27 milionoj da tunoj da sojfabo jam estis en ŝipoj pretaj veturi al Ĉinio; kaj ekde la 19a de julio ĉinaj koncernaj entreprenoj konstante faris pridemandon pri prezoj de usonaj agrikulturaj produktoj. Ĝis la 2a de aŭgusto Ĉinio ĉiam aktivis por aĉeti agrikulturajn produktoj de Usono.

Sed Usono, rompante sian vorton kaj agante perfide, levis la klabon de tarifo kontraŭ Ĉinio, kio entute rompis la necesajn kondiĉojn, en kiuj Ĉinio kaj Usono povus teni komercon de agrikulturaj produktoj. Kontraŭ la usona malmorala faro Ĉinio nepre alprenas kontraŭrimedojn, kaj por siaj digno kaj interesoj Ĉinio nepre agas.

Ĉinio estas la plej granda importa lando de agrikulturaj produktoj en la mondo, dum Usono estas la plej granda eksporta lando de agrikulturaj produktoj, kaj do agrikulturaj produktoj okupas tre gravan pozicion en la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Nun tiu ĉi komerco, kiuj povus alporti profitojn al la du partioj, denove renkontas obstrukcon. La kulpo entute kuŝas en Usono, kaj ĉiajn sekvojn Usono devas mem porti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin