Ĉina Popola Banko publikigis deklaron pri klasado de Ĉinio inter manipulantojn de valuta kurzo

(GMT+08:00) 2019-08-06 20:10:27     Redaktoro:Xiong

la 6an de aŭgusto la Ĉina Popola Banko publikigis deklaron kun bedaŭro, ke la usona financa ministerio klasis Ĉinion inter la manipulantojn de valuta kurzo. La deklaro diras, ke tiu ĉi etiketo ne konformas al la normo mem ellaborita de la usona financa ministerio, kaj tio estas arbitra ago surbaze de unuflankismo kaj protektismo, serioze detruas la internaciajn regulojn kaj kaŭzos gravan influon sur ekonomio kaj financo tra la mondo.

La deklaro substrekas, ke ekde 2018 Usono senintermite ekscitis la komercan disputon, dum Ĉinio neniam partoprenis en konkurenco por devaluto. Usono, spite faktojn, algluis al Ĉinio la etiketon de "manipulanto de valuta kurzo", kontraŭ kio Ĉinio senŝancele protestas. Tio ne nur serioze detras la internacian financan ordon, sed ankaŭ malhelpas la revigliĝon de la internacia komerco kaj de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin