Oficialulo: Senbazaj estas usonaj akuzoj kontraŭ Ĉinio pri aĉetado de agrikulturaj produktoj

(GMT+08:00) 2019-08-06 11:09:39     Redaktoro:Yu
Responde al usonaj akuzoj, ke Ĉinio malhavas konkretan agon en aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj, oficialulo el la ĉina aŭtoritato pri ekonomia planado diris, ke tiaj akuzoj estas senbazaj.

Cong Liang, ĝenerala sekretario de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo faris la rimarkojn en intervjuo kun raportistoj lunde en Pekino. Cong diris, ke Ĉinio montris sincerecon en kunlaboro kaj faris progreson en aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj post la osaka renkontiĝo inter la du ŝtatestroj. De post la osaka renkontiĝo ĝis la fino de julio, 2,27 milionoj da tunoj da usona sojfabo estis ekspeditaj al Ĉinio, kaj aliaj 2 milionoj da tunoj da sojfabo estos transportitaj en aŭgusto. Li aldonis, ke el la 14 milionoj da tunoj da usona sojfabo, pri kiuj entreprenoj de la du landoj subskribis interkonsentojn, restas nur 300 mil tunoj por ekspedo en septembro. Ekde la 19a de julio, ĉinaj kompanioj demandis pri aĉetado de usonaj sojfabo, sorgo, tritiko, maizo, kotono, laktaĵoj, fojno, etila alkoholo, sojfab-oleo, vino, biero, freŝaj kaj prilaboritaj fruktoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj. Ĝis la vespero de la 2a de aŭgusto, kelkaj interkonsentoj estis finitaj, inkluzive de 130 mil tunoj da sojfabo, 120 mil tunoj da sorgo, 60 mil tunoj da tritiko kaj 40 mil tunoj da porkaĵoj kaj porkaĵaj produktoj. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono estas alte komplementaj en la agrikultura sektoro kaj la komerco de agrikulturaj produktoj konformas al la reciprokaj interesoj de la du flankoj. Iuj usonaj produktoj, inkluzive de etila alkoholo kaj maizo, ne povis atingi negocon en la ĉina merkato, ĉar iliaj prezoj estis malpli konkurencivaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin