Ĉinio refoje urĝas Usonon ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-06 12:30:57     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde refoje urĝis la usonan flankon ĉesi interveni en aferojn de Honkongo, kaj akcentis, ke iu ajn ne devas subtaksi la firman decidon de Ĉinio efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj" kaj protekti prosperon kaj stabilecon en Honkongo.

Hua faris la komentojn responde al letero de iuj usonaj leĝdonantoj vendrede, en kiu ili urĝis la usonan registaron ne helpi la "subpremon" de la "pacaj manifestacioj" de Honkongo kaj rifuzis la ideon difini tiujn manifestaciojn kiel "tumultojn". Hua diris, ke koncernaj usonaj individuoj nomas nigron blanko kun malbonaj intencoj, kaj la ĉina flanko firme oponas tion.

Hua diris, ke la perfortaj radikaluloj en Honkongo sturmis la domon de la Leĝdona Konsilio kaj la Interligan Oficejon de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono per feraj bastonoj. Ili senbride detruis publikajn instalaĵojn, malhelpis publikan trafikon kaj kontraŭleĝe stokis danĝerajn varojn kaj ofensivajn armilojn. Ili atakis la policon per mortigaj rimedoj, batis ilin kaj eĉ mordis iliajn fingrojn. Ili malpurigis la nacian emblemon kaj nacian flagon. Ŝi aldonis, ke tiuj scenoj estis viditaj de homoj en la tuta mondo. Kial tiuj individuoj en Usono nomas ilin "pacaj manifestacioj"?

Hua urĝis la usonan flankon ĉesi fihelpi perfortajn krimulojn, malhelpi laŭleĝan administradon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj interveni en honkongajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin