Oficialulo: Certigo de irana petroleksportado estas bazlinio por protekto de nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2019-08-06 12:59:09     Redaktoro:Yu

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris lunde, ke certigi ĉiutagan eksporton de 2,8 milionoj da bareloj da iranaj naftoj estas la bazlinio por protekto de la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nukela interkonsento.

La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo citis rimarkojn de Zarif en sia raporto, ke Irano volas protekti la nuklean interkonsenton kaj efektivigi plu la nuklean interkonsenton, tamen ankaŭ ĉiuj partoprenantaj partioj de la interkonsento devas preni respondajn agojn; la irana petrola sektoro devas reveni al la kvoto de majo de 2018, kiam Usono deklaris sin retiri el la nuklea interkonsento, kio estas la bazlinio por ke Irano plu efektivigu la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin