Rusio prenos rimedojn por rezisti minacon kaŭzitan de retiro de Usono el TMNF

(GMT+08:00) 2019-08-06 13:43:16     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin diris lunde, ke la retiro de Usono el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF) kaŭzis grandan danĝeron al diversaj flankoj, kaj la rusa flanko rezistos realan minacon kaŭzitan de la retiro de Usono el la pakto per kelkspecaj misiloj kaj respondos al usona lokado de mezdistancaj kaj kurtdistancaj misiloj.

Putin faris la rimarkojn dum kunveno kun pluraj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Rusa FederaciO en Moskvo. Li diris, ke Usono unuflanke deklaris sin retiri el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj je imagita preteksto, disŝirante la fundamentan pakton pri armila regado, kio grave komplikis la mondan situacion kaj alportis grandan danĝeron al diversaj flankoj. Li diris, ke Usono devas preni sur sin la respondecon pri la situacio, kaj ke li jam ordonis la Ministerion de Defendo, Ministerion de Eksterlandaj Aferoj kaj sekretan servon atenteme observi paŝojn de Usono en esplorado, farado kaj lokado de mezdistancaj kaj kurtdistancaj misiloj, kaj la rusa flanko reagos en maniero de reciprokeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin