Novaĵoj  (Aŭgusto 07)

(GMT+08:00) 2019-08-07 16:23:44     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio oponas decidon de Usono etiketi ĝin kiel "monan manipulanton"; Usono frostigis aktivojn de venezuela registaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde respondis demandon de raportisto pri tio, ke la usona Departemento de Financo etiketis Ĉinion kiel "monan manipulanton".

La usona Departmento de Financo oficiale anoncis, ke Ĉinio estas etiketita kiel "mona manipulanto". Tio estis la unua fojo ekde 1994.

Responde al rilata demando, Hua diris, ke la Ĉina Popola Banko jam publikigis deklaron pri la decido de Usono. Spite al faktoj kaj sia kvanteca normo pri la tiel nomata "mona manipulanto", la usona flanko malracie metis sur Ĉinion la etiketon de "mona manipulanto". Tio estis denova malbona ago de Usono por intensigo de komerca konflikto de post la 1a de aŭgusto, kiam la usona registaro anoncis la planon kolekti aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Hua diris, ke la arbitra unuflanka kaj protektisma agado de Usono estis publika malobservo kaj provoko kontraŭ internaciaj reguloj, kaj detruis tutmondan multflankan konsenton pri moninterŝanĝa kurzo. Ĝi ne nur malutilas al raica kaj praktika solvado de ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj, sed ankaŭ serioze rompos internacian financan ordon kaj malhelpos reprosperigon de internacia komerco kaj tutmonda ekonomio. Ĉinio firme oponas tian konduton. Ŝi aldonis, ke la ĉina flanko urĝas la usonan flankon reveni al racieco kaj korekti siajn erarojn por eviti pluan difekton de la duflankaj rilatoj.

Ĉinio marde urĝis Hindion esti singarda pri la landlima demando inter la du flankoj kaj sin deteni de agoj, kiuj povas plu komplikigi la landliman demandon.

Laŭ raportoj, la hinda registaro anoncis la regionon Ladakh kiel teritorion de la unio, kie estas la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris responde al rilata demando, ke Ĉinio ĉiam kontraŭstaras, ke Hindio inkluzivas la ĉinan teritorion en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo en sian administracian jurisdikcion, kaj ĉi tiu firma kaj konsekvenca pozicio restas senŝanĝa. Ŝi diris, ke lastatempe Hindio plu subfosis la teritorian suverenecon de Ĉinio per unuflanka ŝanĝo de sia enlanda leĝo. Tia praktiko estas neakceptebla kaj neniam estos valida.

Ŝi aldonis, "Ni urĝas Hindion esti singarda pri vortoj kaj agoj koncernaj al la landlima demando, rigore observi koncernajn interkonsentojn konkluditajn inter la du flankoj kaj sin deteni de agoj, kiuj povas plu komplikigi la landliman demandon."

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) lunde diris, ke UN serioze atentas la situacion en la regiono Kaŝmiro, kaj esperas, ke koncernaj partioj regos sin mem.

Tiutage en gazetara konferenco, Dujarric diris, ke UN jam sciis la koncernajn informojn, ke la hinda registaro jam nuligis la antaŭan specialan statuson de Kaŝmiro, donitan de ĝia konstitucio, kaj ankaŭ la milita observa grupo de UN en Hindio kaj Pakistano raportis la pligrandigon de armitaj fortoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio forte kondamnas terorisman atakon en la egipta ĉefurbo Kairo kaj esprimas profundan funebron pri la mortintoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj al familianoj de la mortintoj.

La atako okazis lunde frumatene en Kairo, lasante 20 homojn mortigitaj kaj 48 aliajn vunditaj.

Hua diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj firme subtenas la klopodojn de Egiptio por konservado de nacia stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde alvokis rilatajn partiojn ŝategi la malfacile realigitan pliboniĝon kaj fari pli multe por helpi akceli dialogon kaj mildigi streĉecon sur la Korea Duoninsulo.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn responde al la demando, ke marde frumatene la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pafis du ĵetaĵojn.

Hua diris, ke Ĉinio rimarkis la rilatan movon de la KDPR kaj ankaŭ la lunde komencitan komunan militekzercadon de Usono kaj Sud-Koreio. Ŝi emfazis, ke la situacio en la Korea Duoninsulo estas en ŝlosila etapo.

Ŝi urĝis rilatajn partiojn ŝategi la malfacile realigitan pliboniĝon, faris pli multe por helpi akceli dialogon kaj mildigi streĉecon, certigi la efektivigon de la politika konsento de la gvidantoj kiel eble plej rapide kaj fari pozitivajn klopodojn por antaŭenigi sennukleigon de la duoninsulo kaj daŭran pacon en la duoninsulo kaj la regiono.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis administracian ordonon frostigi posedaĵojn de la venezuela registaro.

La administracia ordono diris, ke ĉiuj posedaĵoj kaj iliaj interesoj de la venezuela registaro, kiuj estas en Usono, estas frostigitaj kaj ne devas esti transigitaj, pagitaj, eksportitaj, retiritaj aŭ alimaniere traktitaj. La ordono estas valida ekde la 9a horo lunde laŭ orient-usona tempo.

Usono sekvas politikon pri ekonomiaj sankcioj kaj diplomatia izolado kontraŭ la venezuela registaro, por subteni la opozician gvidanton Juan Guaido.

La registaro de Trump agnoskis Guaido kiel intertempan prezidenton de Venezuelo en la 23a de januaro, je kelkaj tagoj post kiam Nikolas Maduro enoficiĝis por la dua oficperiodo.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis administracian ordonon frostigi posedaĵojn de la venezuela registaro sub la usona jurisdikcio. Krome, venezuelaj civitanoj, kiuj laboras por la registaro de Nikolas Maduro, eble estos malpermesitaj iri en Usonon. La publiko opiniis, ke la frostigo de ĉiuj posedaĵoj de la venezuela registaro en Usono estas la plej severa rimedo kontraŭ la lando. La venezuela registaro forte kondamnis la ampleksan ekonomian blokadon de Usono kontraŭ la lando kaj nomis la usonan sankcion ekonomia terorismo.

La venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde en deklaro, ke la kontraŭleĝa sankcio kaj ekonomia blokado kontraŭ Venezuelo estas ekonomia terorismo kaj la plej absurda kaj senhonta rabado en historio de modernaj internaciaj rilatoj kaj grave damaĝos la ekonomion kaj socion de Venezuelo.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza diris en gazetara konferenco, ke Venezuelo klopodos serĉi anstataŭan mekanismon kaj alternativon por trakti la ekonomian blokadon de Usono. Responde al demando, ĉu la venezuela registaro prenos kontraŭrimedojn, Arreaza diris, ke ĉiuj elektoj estas sur la tablo, tamen ili devas esti konformaj al internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin