Xi Jinping mesaĝis al egipta prezidento al-Sisi pro terora atako en Kairo

(GMT+08:00) 2019-08-07 17:06:40     Redaktoro:Xiong

La 6an de aŭgusto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al la egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi pro la terora atako okazinta en Kairo.

En la mesaĝo Xi Jinping diras, ke estas ŝokite, ke en la egipta ĉefurbo Kairo okazis serioza terora atako kaj kaŭzis grandan nombron de mortoj kaj vundoj, kaj ke li, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj de li mem, esprimas fortan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al iliaj familioj, kaj deziras al la vunditoj kiel eble plej rapide resaniĝi. Xi emfazas, ke Ĉinio senŝancele oponas ĉiaforman terorismon kaj forte kondamnas tiun ĉi teroran atencon; Ĉinio rezolute apogas la penadon de Egiptio protekti la nacian sekurecon kaj batali kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin